Reciklado
de Industria Defalaĵo
Industrial
Waste Material Recycling
http://recycladoindus.blogspot.ca/
--------------------------------------------------------------
The Canadian Esperanto Association
(KEA)
Association Canadienne d'Espéranto
Kanada Esperanto-Asocio
http://www.esperanto.ca/kea/
-----------------------------------------------------------------
Kanada Esperanto-Asocio
Reciklado
de Industria Defalaĵo
Industrial
Waste Material Recycling
--------------------------------------------------------------
The Canadian Esperanto Association
(KEA)-----------------------------------------------------------------
Kanada Esperanto-Asocio
(Wikipedia)
La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) (angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la dua mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor.
Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La revuo de KEA aperas dufoje jare, ĝi nomiĝas "Lumo", kaj ĝia redaktoro estas Paul Hopkins.
KEA funkciigas retejon por la Esperanto-asocioj de Kanado kaj kanadan retgrupon ĉe Yahoo por esperantistoj en Kanado.
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Hejmpaĝo de kanadaj Esperanto-grupoj
- Oficiala retpaĝaro de KEA
- Ret-grupo (Yahoo) de kanadaj esperantistoj
------------------------------------------------------------------------
------------------------------------------------------------------------
ANSTATAŬOJ POR KERAMIKAJ KRUDMATERIALOJ
Ĉar substituado por kompleksaj krudaj keramikaj materialoj
necesigas kalkuladojn nekonatajn al pluraj potistoj, kaj ĉar ni trovis
manierojn anstataŭigi la plejparton el tiuj ĉi, ni ofertas al la keramikista
komunumo la rezultojn de niaj enketoj.
|
Tiu ĉi enketprojekto tre spontane naskiĝis dum kalkulado por
anstataŭigi spodumenon per litia karbonato, kaolino, kaj siliko. Nia aliro
taŭgas por tiuj kiuj ne konas glazurkemion kaj por tiuj kiuj ne posedas
komputilon. Tiu ĉi enketo fariĝis inter 1993 kaj 1995, antaŭ la disvastiĝo
de glazuro-softvaroj kaj hejmaj personaj komputiloj. Eĉ aktuale,nur 20% de
hejmoj en Kebekio havas komputilon, kaj nur 6% havas konekton al la Interreto (1998).
Post la sukceso de nia unua substituado de spodumeno, la rezultoj sendiĝis al W.
Hunt, redaktisto por Ceramics Monthly,
kiu multe ŝatis nian metodon. Lia letero de la 19a de majo de 1993 multe
entuziasmigis nin : « Mi multe ŝatis ke vi sendis al ni tiun ĉi
fascinan diskuton pri substituado de spodumeno. Kun via permeso, mi ŝatus uzi partojn
el ĝi en nia rubriko de Leteroj. » Sekve ni decidis apliki nian metodon al
substituado al feldspatoj, feldspatoidoj, kaj aliaj krudaj materialoj, kiel vi
vidos poste. La rezultoj sendiĝis al W. Hunt popece, ĉapitro post ĉapitro, dum
novaj hipotezoj venis al ni en la kapo. Sekve la 17an de marto de 1994 li
sendis al ni la finajn komentojn pri tio, kion ni jam sendis. La ĉapitro pri
lepidolito skribiĝis post la ricevo de lia lasta letero, sed la sama metodo
aplikiĝis.
Ni
uzis ĝeneralajn formulojn anstataŭ kompleksaj analizoj kaj transportis 3
decimalspacojn, rondigante la kvaran al la tria. Ni uzis la nocian oksidon
KNaO. Ni ankaŭ uzis kelkajn personajn lertaĵojn. Nia celo estis elserĉi
substituadojn en kiuj novaj unuiĝo-formuloj estis tiom proksimaj kiel eble al
la originalaj; kion ni atingis ĉiufoje.
Ĉar
la formuloj de feldspatoj kaj feldspatoidoj estas iom similaj al
tiuj de glazuroj, ni uzis tiun ĉi lastan principon por trovi taŭgajn
substituojn. La ideo estis konsideri la kompleksajn alsubstituendajn
materialojn kiel unuiĝo-formulojn por glazurbazoj, konvertendajn al receptoj, kaj
sekve ni dividis ilin per 100 por facila insertiĝo en glazurreceptojn.
Laŭ
la metodo por glazurkalkulado, «Glaze
calculation, theory and objectives»; «Glaze
calculation using materials containing more than one oxide» kaj «Calculating glaze formulas from batches or
recipes» (Daniel Rhodes, Clay and
glazes for the potter, revizita
eldono, 1973), ni uzis diversajn materialojn por atingi nian celon, kiu estis
fari mikson kiu havus, post bakfornado, la formulon de feldspatoj kaj feldspatoidoj.
Kompreneble
kelkaj etaj alĝustiĝoj necesigis, per la metodo de provo kaj eraro (sur
matematika bazo), al la rezultoj de la unua provo (unua anstataŭo) por
obteni satigan alĝustigon. Tiam kiam necese kaj/aŭ eble, la rezultoj de la
dua provo (dua anstataŭo) proviĝis kelkfoje plu en diversaj receptoj por forigi
eventualajn bonajn rezultojn nur pro ŝanĉo.
Fine
ni aplikis nian metodon al materialoj multaj malpli kompleksaj ol feldspatoj
kaj feldspatoidaj materialoj.
Afable salutas,
Edouard Bastarache
-----------------------------------------------------------------------------------
Dankon
-----------------------------------------------------------------------------------
Dankon
La aŭtoro
volas danki S-ron Matt McLauchlin de Montrealo, Kebekio, Kanado, esperantan
korektiston; kaj S-ron
Martin Howard de Braintree, Essex, Britio, urbiston/ekologiston/ceramikiston/Esperanta instruiston kaj kunaŭtoron de la Multlingva Vortaro pri Potaj Vortoj, pro ilia
helpo pri la tradukado de tiu ĉi libro. La aŭtoro ankaŭ volas danki S-ron Felix Vazquez de Sorel-Tracy,
Kebekio, Kanado, pro lia sensxancela apogo dum tiu ĉi aventuro.
-------------------------------------------------------------------------------------------------
-------------------------------------------------------------------------------------------------
Eduardo,
Nekredeble! Kia kursaro! Vi estas plena de rimedoj kaj kion
vi faras en la kampo de ceramiko plaĉas min ege.
Denove, mi pasigas el la « tu » al la
« vous » ĉar per tiu maniero , mi esprimas mian respekton.
Mi dankas vin denove por la diskuto de bakado.
Industria ceramiko havas pli teknikajn rimedojn, speciale en laboratorioj, sed mi ŝatas la ideon, ke la du branĉoj povas komuniki, unu havigas la rimedojn kaj alia la konado de materialoj.
En ajna kazo, mi pensas, ke via konado de krudaj materialoj estas nekomparebla (Esperanto)
Mi dankas vin denove por la diskuto de bakado.
Industria ceramiko havas pli teknikajn rimedojn, speciale en laboratorioj, sed mi ŝatas la ideon, ke la du branĉoj povas komuniki, unu havigas la rimedojn kaj alia la konado de materialoj.
En ajna kazo, mi pensas, ke via konado de krudaj materialoj estas nekomparebla (Esperanto)
Inès Ponsot
Inĝeniero en ceramiko
Inĝeniero en ceramiko
Francio
----------------------------------------------------------------------------
Mi bone akceptis vian libron kaj mi estas certa, ke mi uzos ĝin komune.Mi estas vastege danka por tio, kaj ankaŭ por la ŝanco kion vi donis al mi kunhelpi iom por ĝia fabrikado (tradukado), tiu libro estas aĉetebla ĉi tie en Portugala.
ENHAVOJ
I ENKONDUKO………………………………………..………………………………… 9
II ANSTATAŬOJ POR SPODUMENO…………………………………………………. 15
III ANSTATAŬOJ POR PETALITO……………………………………………………… 31
IV ANSTATAŬOJ POR LEPIDOLITO………………………………………..……….… 45
V ANSTATAŬOJ POR KALIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato Custer)…………………………………………………………..….…… 103
VI ANSTATAŬOJ POR ŜTONO DE KORNVALLO…………………..………………. 119
VII ANSTATAŬOJ POR NATRIA/KALCIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato Kona F-4)….……………………………………………………….…… 165
VIII ANSTATAŬOJ POR KALIA/KALCIAJ FELDSPATOJ
(Feldspato G-200)………………………………………………….…………………195
IX ANSTATAŬOJ POR PLASTIC VITROX……………………………….…………… 239
X ANSTATAŬOJ POR VULKANA CINDRO ……………………………..…… 265
XI ANSTATAŬOJ POR DIVERSAJ MATERIALOJ…………………………..………. 271
Anstataŭo por Dolomito…………………………………………………..……… 273
Anstataŭo por Wollastonite………………………………………..…………….. 279
Anstataŭoj por Pyrophyllite…………………………………………..………….. 285
Anstataŭo por Talko ………………………………………………..……………. 295
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
KRITIKOJ
Ceramics Monthly
17a de marto, 1994
Estimata S-ro Bastarache
:
Ni estas vere mirigitaj de ĉi ĉiuj ensendaĵoj viaj pri ceramikaĵaj substituoj. Mi ne memoras la lastan fojon ke iu ajn ensendis al ni tiom de informoj – sufiĉan por malbagatela libro. Tiuj ĉi tekstoj preterpasas ion ajn eldoneblan en Ceramics Monthly, do mi scivolas, ĉu vi permesus ke ni stoku ilin en nia esplorbiblioteko kie la stabo kaj aliaj potistoj vizitantaj la bibliotekon povus konsulti viajn raportojn. Kompreneble, se vi preferus, ni redonus al vi la materialon je peto. Tre dankeme al vi pro pensi pri ni rilate al viaj tiomaj detalaj kaj zorgemaj enketrezultoj, kaj anticipante pluajn instrukciojn pri ĝia traktado,
Elkore salutas,
William Hunt
Redaktisto
-----------------------------------------------------------------------------------------------------
FORTE IMPONA
Karo Eduardo, Mi ricevis la kopion de via libro por ekzameno kaj estas, mi ankaŭ forte impona. Mi konsentas kun tutaj apologiaj komentarioj venante el homoj kiuj estas alte respektaj en nia industrioMi dankas vin ankoraǔ por la opartuneco kio min oferdonas vendi vian nekredeblan libron.
Anne Bracker
Usono
-------------------------------------------------------------------------------------------------
VASTEGE DANKA
Mi bone akceptis vian libron kaj mi estas certa, ke mi uzos ĝin komune.Mi estas vastege danka por tio, kaj ankaŭ por la ŝanco kion vi donis al mi kunhelpi iom por ĝia fabrikado (tradukado), tiu libro estas aĉetebla ĉi tie en Portugala.
Cecília Alvim Dequech
Brazilo
-------------------------------------------------------------------------------------------------
LA ELECTOJ
Se vi estas ceramikisto kiu preparas siajn glazurojn ekde nenio, kaj realisanteke vi malhavas ingrediencon aŭ ne vi ĝin havas tute sufiĉe, « Anstataŭoj por keramikaj krudmaterialoj » fariĝas netaksebla rimedo kiam tiela kazo aperas dum rapida nova provizado ne estas ĉiam rimarkinda elekto. Tiu libro estas konstruita per ĥemiaĵo anstataŭigi, kun la ingrediencovariaĵoj uzaj kiel substituoproduktoj. La aŭtoro malavare komunikis kun ni plurajn glazurreceptojn, donanta anstataŭekzemplo por ĉiu variaĵo. Ĝenerala regulo, la potistoj estas konataj por partigi iliajn glazurreceptojn. Kun la uzado de la Interreto, pluraj receptoj estas interŝanĝaj ĉirkaŭmonda. Kiel vi povas ĝin imagi, kelkaj glazurproduktoj ne estas alireblaj en tutaj mondopartoj sen ekscesaj transportiloj. Kun la libro de Eduardo kiel rimedo, la ceramikistoj povas efektivigi anstataŭojn kaj havigi ekscesajn faritaĵojn.La libro havas spiralobindaĵon kun bonspecan kovrilon, akordiĝema kaj facila.utiligi en la fabriko.
Argilomondo
Usono
--------------------------------------------------------------------------------------------------
SUMO SALUTA
La anstataŭo atingebla ĉies. Sumo saluta per la recenzo en Nordameriko.
Charles Eissautier
Francio
------------------------------------------------------------------------------------------------
KOMPLIMENTO DE LA FLANKO DE AMIKO
Caro Eduardo,
Miajn plej sincerajn komplimentojn por la realigo de via libro. Ĝi estas vere la solvo de esplorobsineculo, de ceramikofanatikulo kiel ĝi estas neniu en Kebekio. Mi do foliumis kun plezuro vian novan libron, kaj ĝi estis por mi reveno al mia paseo de ceramikoteknikisto. Mi estas do feliĉa partigi vian ĝojon de ĉi tiu publikigo, kiu inklinigi la ceramikistojn kiujn preparas siajn glazurojn, lanĉiiĝi al aventurojn iniciatorajn de novaj nuancoj kaj koloroj. Koncerne la jaketo de via libro, akceptu miajn komplimentojn ĉar ĝi estas tre bela antaŭmeto.
KORAJ KOMPLIMENTOJ KAJ SALUTOJ
Julien Cloutier,
Ceramikisto
Aŭtoro de « Materialoj de Ceramikisto Kebekia ».
Kebekio
Kanado
-------------------------------------------------------------------------------------------------
RIMARKINDA KOMPILAĴOLABORO
Tiel mi fine havis la ŝancon vidi vian laboron. Ĝi estas vere absolute rimarkinda kompilaĵolaboro.
Jonathan Kaplan,
Ceramikeksperto
Usono
-----------------------------------------------------------------------------------------------
NETAKSEBLA RIMEDO
Mi devas koncedi ke, kiam mi aĉetis tiun libron, unu de kialoj estis subteni Interretoamikon, kolegon kaj artistan potiston, per tiu alaĵo de lia libro al mia kolekto. Estis al mi tre agrabla akcepti tiun libron kaj realigi kian mirindan aldonon al mia ceramika librobiblioteko ĝi fariĝis. Mi volis komuniki miajn reagojn per la skribado de tiu kritiko.Mi estas ceramikista kiu mi mem preparas miajn glazurojn el nenio, ĝi okazas al mi iafoje prepariĝi fari recepton kaj realigi kion mi malhavas ingrediencon aŭ ne mi havas ĝin tute sufiĉe. Tiu libro estas netaksebla rimedo kiam tiela situacio okazas dum rapida nova provizado en ĥemiaĵoj ne estas ĉiam valida elekto. Tiu libro estas struktura per hemiaĵo anstataŭigi, kun pluroblaj ingrediencovariaĵoj uzantaj kiel substituoproduktoj.Sinjoro Bastarache malavare komunikis kun ni plurajn glazurreceptojn, donante anstataŭekzemplo por ĉiu variaĵo. La potistoj estas konataj partigi iliajn glazurreceptojn kaj en erao de la elektronika komunikado, pluraj receptoj estas interŝanĝaj per tiu komunikilo kun homoj kiuj vivas foren kaj malmulte ĉie ĉirkaŭmonda.Kelkaj glazurkrudmaterialoj ne estas alireblaj en tutaj mondopartoj, sen kscesaj transportiloj. Kun tiu libro kiel rimedo, la ceramikistoj kiuj laboras en la prefektujoj kie produktoj ne estas alireblaj, povas efektivigi senpene anstataŭojn kaj havigi similajn faritaĵojn sur iliaj ceramikaj potoj. Tiu libro havas spiralbindaĵon kun bonspecan kovrilon, akordiĝema kaj facila utiligi en la fabriko. Mi ŝatus incensi Eduardo por la konceptado tiu mirinda referencolibro.
Michelle Lowe,
Usono
-----------------------------------------------------------------------------------------------------
VIA ĴUSA LIBRO
Miaj komplimentoj por via ĵusa libro.Via libro montriĝis ekstran laborilon
.
Rhonda Reed,
Usono
------------------------------------------------------------------------------------------------
ABSOLUTE INTERESA
Mi trovis la libron esti absolute interesa kaj mi admiras la esplorokvanton kio estis necesa al ĝi dedici.
Frank Tucker
Kanado
-------------------------------------------------------------------------------------------------
TOUR DE FORCE
Kun la alveno kaj la divastiĝo de glazurad-softvaroj, vi povus pensi kio unu libro koncerne la anstataŭo de keramikajn materialojn estus superflua, dume ĝi estas malproksime de esti la okazo. La libro de Kebeka Eduardo Bastarache estas destinata al ceramikistoj kiuj ne estas hejmecaj kun la glazurkemio kaj la konceptaj softvaroj por tiu uzado, ĉiam grava proporcio de la ceramikistokomunumo, ĉar la lernado de funkciado de tiela softvaro estus timiganto tasko. La libro de Bastarache plenigas tiu grava spaco, donanto klare facilaj instrukcioj por la substituado de komplikaj keramikaj krudmaterialoj. Tiu libro, devus eĉ esti utila por la ceramikistoj hejmecaj kun la glazurad-softvaroj.La libro estas dispartigita laŭ la sekvantaj ĉapitroj por la :Spodumeno, Petalito, Lepidolito, Kaliaj Feldspatoj (Feldspato « Custer »),Natria/Kalciaj Feldspatoj (Feldspato « Kona F-4 »), Kalia/Kalciaj Feldspatoj (Feldspato « G-200 »), Vulkana Cindro, Dolomito, Wollastonite, Pyrophyllite, Talko, Ŝtono de Kornvallo, Plastic Vitrox.Kiel ĝi montriĝas, tiu libro ne sole estas fonto de materialanstataŭoj, sed egale de glazurreceptoj por la grejso. Uzante limitan nombron de receptoj, la aŭtoro substituigas supre ingrediencojn (kiam deca), ĉapitro post ĉapitro, ofertanta novajn formulojn konsideri. Multobligante la receptojn supre kun sugestitaj anstataŭaj, ni alvenas al abundo de variaĵoj adekvataj por eksperimentado kaj provadoj pli profundigitaj kun tieaj materialoj. Dume, tiu libro ne estas glazurkolekto. Ĝia celo estas pliĝuste servi kiel gvidislo por la krudmaterialanstataŭo. Povis esti diversaj kaŭzoj por voli fari tio ĉi – unu materialo ne povas doni la faritaĵon ke vi volas. (ekzemple la Lepidolito povas okazigi la bobeloformadon), aŭ unu materialo povas ne esti alirebla en via lando aŭ prefektujo.Eĉ se Bastarache uzis precipe grejsglazuroj de bakintervalo de konuso 8-10 (kelkaj glazuroj de meza temperaturo estas ankaŭ inkluzivataj), la sugestaj anstataŭoj devus funkcii ankaŭ for glazuroj de aliaj bakintervaloj, aŭ por argiloreceptoj.
Rigardu ekzemplon, la anstataŭo de feldspato Kona F-4 en Tenmokua glazuro.(reduktbakado al konuso
8-10)
Origina recepto :
Kalko 10
Kaolino 5
Siliko25
Feldspato Kona F-4 60
Tuteco 100
Feroksido ruĝa 10
Anstataŭo :
Kalko10
Kaolino 5
Siliko25
Feldspato Custer57.78
Kalko 2.28
Alumino 2.04
Tuteco102.1
Feroksido ruĝa10
La anstataŭo resumiĝas jene :
93.3% Feldspato Custer
3.8% Kalko
3.34% Alumino
por 100% Feldspato Kona F-4
.
Steven Goldate
Aŭstralio
-----------------------------------------------------------------------------------------------
KONCERNE LA AUTORON
KONCERNE LA AUTORON
Eduardo Bastarache vivas en Kebekio kaj havas koloran historion. Li studis la Ĥirurgion, la Internan Medicinon kaj la Neŭro-Endocrinan Fiziologion, li estis scienculo kaj konsilisto en Medicino de Laboro kaj Medio de 1971 al 1983. Ekde 1983, li estas konsilisto kompletatempe en Medicino de Laboro kaj Medio. Dum liaj medicinaj etudoj, li studis la ceramiko sub Julien Cloutier ĉe La Argilbutiko en Kebeko, kaj pli malfrue li ankaŭ instruis ĉe la sama skolo.Bastarache vivas en la prefektujo de Sorel-Tracy en Kebekio, proksime de la riverego St-Laurent, li uzas komune defalaĵojn el uzinoj lokalaj en la sektoro por kolori siajn multajn glazurojn kaj argilojn. Li bakas la maĵoran parton de siaj artaĵoj al konuso 9½ en inversaflamgasforno de 60 kubaj futoj. Anstataŭoj Por Keramikaj Krudmaterialoj estas alirebla en 8 lingvoj : Franca, Angla, Germana, Itala,
Hispana, Portugala (Portugalio & Brasilio), kaj Esperanto.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Hispana, Portugala (Portugalio & Brasilio), kaj Esperanto.
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Today you are universally known and recognized in the whole sphere of Ceramics, a well deserved recognition which is a just a reward for the share of your life dedicated to following the monastic and delirious way of ceramic knowledge.
Aujourd'hui tu es mondialement connu et reconnu dans toute la sphère des Art du Feu, une reconnaissance bien méritée qui est un juste retour pour la part de ta vie consacrée à suivre le chemin monastique et délirant de la connaissance céramique
Hodiaŭ vi estas internacie konata kaj rekonata en la tuta sfero de Artoj de Fajro, bone meritata rekono kiu estas justa reveno por la parto de via vivo dediĉita al sekvi la monaĥan vojon kaj delirantan de ceramika konado.
Smart.Conseil
France
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Toksologio
Ceramiko,Vitro kaj Metalurgio

Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire